Izotopoj de argono

La ĉefaj izotopoj de argono (Ar) trovitaj sur Tero estas 40Ar, 36Ar kaj 38Ar.

La norma atompezo estas 39,948(1) u.

En la atmosfero, 39Ar estas produktata per kosma radiado, ĉefe de 40Ar. En la subsurfaca ĉirkaŭaĵo, ĝi estas ankaŭ produktata per neŭtrona kapto de 39K tra 40K kiu disfalas. Mezurita rilatuma enhavo de 39Ar en natura argono estas (8,0±0,6)×10−16, kio respektivas al radioaktiveco (1,01±0,08) Bq/kg de natura argono. 37Ar estis kreata de disfalo de 40Ca pro subsurfacaj atomkernaj eksplodoj. Ĝi havas duoniĝotempon de 35 tagoj. La rilatuma enhavo de 42Ar en la atmosfero estas pli malgranda ol 6×10−21.

Nature okazanta 40K kun duoniĝotempo de 1,250×109 jaroj disfalas al stabila 40Ar (11,2%) per elektrona kapto kaj pozitrona eligo, kaj ankaŭ al stabila 40Ca (88,8%) per beto-disfalo. Ĉi tiuj propraĵoj kaj rilatumoj estas uzitaj por difini aĝon de rokoj per kalio-argona datigo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search